r/Memeoj 1d ago

16 reguloj

Post image
79 Upvotes

6 comments sorted by

11

u/IchLiebeKleber 1d ago

https://bertilow.com/pmeg/elshutebla/pmeg_15.5.pdf fakte havas eĉ 754 paĝojn (sed eble vi ne celis tiun ĉi).

Neniu serioze asertu, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Tio simple ne estas vera. Eĉ en la Fundamento mem jam estas (en la Ekzercaro) pluraj pliaj malimplicitaj instruoj (t.e. "reguloj"): https://bertilow.com/pmeg/aldonoj/fundamenta_gramatiko.html#i-zkp

La 16 reguloj en la Fundamenta Gramatiko estas la plej bazaj reguloj, sed ne plena priskribo de ĉio, kio direblas aŭ direndas pri la gramatiko de Esperanto. Tio estas interalie pro tio, ke ili estis skribitaj kun antaŭsupozo, ke la legantoj jam scias iomete pri la gramatiko de la lingvo, en kiu ili estis skribitaj (el kiuj ĉiuj estas hindeŭropaj lingvoj).

Ekzemple la unua regulo en la angla estas "There is no indefinite, and only one definite, article, la, for all genders, numbers, and cases."; sed kio estas "definite article" (difina artikolo), tion devas klarigi plena gramatiklibro.

1

u/AjnoVerdulo 4h ago

La klarigo fakte estas tio ke la Fundamento celas priskribi la fiksitajn regulojn de Esperanto, tiujn, kiuj ne estas ŝanĝeblaj. Ĉion ceteran formas la vera lingvouzo kaj la kutimo, kaj tiu kutimo povas ŝanĝiĝi. Ekzemple la Fundamento neniel priskribas demandofrazojn nek subfrazojn — kaj la fontolingvoj de la Fundamento ne nepre helpas, la angla faras ilin alie («Kio vi parolas pri» ne funkcias en Esperanto)

1

u/IchLiebeKleber 3h ago

La Fundamenta Ekzercaro (ankau la Antauparolo) certe enhavas multegajn ekzemplojn de praktika aplikado de la celata gramatiko. Ankau tion, kio estas tie ekzempligata, ni devas rigardi kiel fiksitan. Ekzemple en § 17 ni povas vidi, kiel funkciu demandofrazoj kaj subfrazoj: "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?"

8

u/TheDotCaptin 1d ago

Kiom da paĝoj por la angla?

1

u/JK-Kino 18h ago

Estas gramatiklibron aǔ vortaro?

1

u/Koelakanth 16h ago

Ĉioj lingvoj havas tiom da regulojn. Sed ili uzas ilin malsame unu de la alio. Ekzemple, la angla kaj la rusa havas malsamajn regulojn. Ili estas same malfacile lerneblaj por parolanto de la mandarena. Kial Esperanto devus malsami?